Hailee Steinfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1996 (28-jaraĝa) en Tarzana, kvartalo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Amkunulo | Niall Horan (mul) (2017–2018) On Refaeli (en) (2019–2020) Josh Allen (2023–) |
Parencoj | Jake Steinfeld (onklo) True O'Brien (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | aktoro modelo filmaktoro televida aktoro kantisto voĉaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.haileesteinfeldofficial.com/ |
Hailee Steinfeld estas usona aktorino de kinejaj kaj televidaj filmoj, modelo kaj kantistino. Ŝi naskiĝis la 11-an de decembro 1996 en Tarzana, kvartalo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, do nun estas 28-jara. Interalie, ŝi havis ĉefan voĉan rolon en la filmo Spider-Man: Into the Spider-Verse de 2018 kaj en la sekva, daŭriga filmo Spider-Man: Across the Spider-Verse de 2023, usonaj superheroaj filmoj el la ĝenro de komputile vivigita animacia filmo, pri la rolulo de Spider-Man ("Araneo-Viro") aŭ per "normala", pasporta nomo Miles Morales, ekstreme konata bildstria fikciulo kaj superheroo, en la bildliteraturo kreita en 1962. En ambaŭ filmoj ŝi proksime kunaktoras kun la kolego Shameik Moore.