Hamidaj masakroj

Fotografaĵo farita de William Sachtleben pri armenoj murditaj en Erzerum.
Sultano Abd-ul-Hamid la 2-a.

La Hamidaj masakroj (armene: Համիդյան ջարդեր, turke: Hamidiye Katliamı), ankaŭ nomata Armenaj Masakroj de 1894-1896[1] kaj Grandaj Masakroj[1], estis masakroj de armenoj en la Otomana Imperio, kiuj okazis meze de la 1890-aj jaroj. Oni taksis ke viktimoj variis inter 80,000 ĝis 300,000,[2] kaj kiel rezulto de tiaj masakroj ĉirkaŭ 50,000 infanoj restis orfaj.[3] La masakroj nomiĝas laŭ la sultano Abdul Hamid la 2-a, kiu, en siaj klopodoj konservi la imperian regadon de la kolapsanta Otomana Imperio, plifirmigis tut-islamismon kiel ŝtata ideologio.[4] Kvankam la masakroj estis ĉefe celitaj kontraŭ la armenoj, ili iĝis nediskriminaciaj kontraŭ-kristanaj pogromoj ĉe kelkaj kazoj, kiel la masakro de Dijarbakiro, kie, almenaŭ laŭ nuntempa fonto, ĝis 25.000 asirianoj ankaŭ estis mortigitaj.[5]

La masakroj komenciĝis en la otomana interno en 1894, antaŭ ol ĝi fariĝis pli vasta en la sekvaj jaroj. Inter 1894 kaj 1896 estis tiam kiam okazis la plimulto de la murdoj. La masakroj malpliiĝis en 1897, post internacia kondamno al Abdul Hamid. La plej severaj rimedoj estis direktitaj kontraŭ la longe persekutita armena komunumo, ĉar alvokoj por civila reformo kaj pli bona traktado de la registaro estis ignorataj. La otomanoj observis nenian distingon inter la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, kaj masakris ilin per brutala forto. Ĉi tio okazis en tempo kiam la telegrafo povis disvastigi novaĵojn tra la mondo, kaj la masakroj ricevis ampleksan priraportadon en la amaskomunikiloj de Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko.[6]

La politika, socia kaj ekonomia krizoj kiujn travivis la Osmanida Imperio dum la lasta triono de la 19-a jarcento estis la aferoj kiuj instigis la konfronton inter la islama loĝantaro kontraŭ la kristanaj malplimultoj kaj ĉefe kontraŭ la armenoj. La aŭtoritateca registaro de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a devis alfronti diversajn postulojn kaj enmiksiĝojn de la eŭropaj potencoj, kaj en tiu kunteksto la petoj de la armena komunumo por pli da demokratio kaj sociaj rajtoj estis subpremitaj per akra rigoreco kaj per kolektivaj masakroj kontraŭ la plimulto de la armena loĝantaro.[7][8] La ribeloj kaj protestoj organizitaj aŭ gviditaj de la armenaj naciismaj partianoj servis kiel justigado por uzado de la perforto kontraŭ la aktivistoj kaj la armenoj ĝenerale.[7][9]

  1. 1,0 1,1 Adalian, Rouben Paul (2010), Historical Dictionary of Armenia (2nd ed.), Lanham, MD: Scarecrow, p. 154 .
  2. Akçam, Taner (2006) A Shameful Act: The Armenian Genocide and the Question of Turkish Responsibility p. 42, Metropolitan Books, Novjorko (ISBN 978-0-8050-7932-6)
  3. "50.000 orfoj pro la turkaj masakroj de armenoj", The New York Times, Decembro 18, 1896, https://query.nytimes.com/gst/abstract.html?res=F30A1FF63B5F1B738DDDA10994DA415B8685F0D3, "La misiistoj atingis 50.000 nombrojn de armenaj infanoj, kiuj havis malpli ol dek du jarojn de aĝo, faritaj de la masakroj de 1895." .
  4. Akçam 2006, p. 44.
  5. Angold, Michael (2006), O'Mahony, Anthony, ed., Cambridge History of Christianity, 5. Eastern Christianity, Cambridge University Press, p. 512, (ISBN 978-0-521-81113-2), https://books.google.com/books?id=vBy7CTYVBeMC .
  6. Cleveland, William L.. (2000) A History of the Modern Middle East, 2‑a eldono, Boulder, CO: Westview, p. 119. ISBN 0-8133-3489-6.
  7. 7,0 7,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj dadrian; $2
  8. france P. Renouvin, E. Preclin, G. Hardy, L'Epoque contemporaine. La paix armee et la Grande Guerre. 2nd ed. Paris, 1947, p. 176.
  9. germane Jäckh, Ernst. Der Aufsteugende Halbmond, 6th ed. (Berlino, 1916), p. 139.

Hamidaj masakroj

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne