Hans Erasmus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1933 |
Morto | 29-an de marto 2020 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Hans Erasmus (naskiĝinta la 6-an de marto 1933, mortinta la 29-an de marto 2020 pro falakcidento[1]) estis nederlanda Esperanto-parolanto. Kadre de Esperantujo li okupiĝis ĉefe pri eŭropaj demandoj.
Li ludis ŝlosilan rolon en la diskonatigo de Esperanto en la medio de universitataj instruado kaj esplorado en Nederlando. Li ankaŭ estus la ĉefa arkitekto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.
Li agis interalie kadre de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). En la naŭdekaj jaroj li kun aliaj traktis la projekton "Komunikado en Eŭropo 1992"[2]. Longe li gvidis kadre de EEU laborgrupon pri lingvaj problemoj[3].
En 1999 li organizis la duan Nitobe-simpozion dum la UK en Berlino[4].
Li estis kuratoro de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo[5].
Krome Hans Erasmus partoprenis, same kiel Wim Jansen kaj pluraj dekoj da ne-Esperanto-parolantaj esploristoj, en la interdisciplina esplorgrupo Babela Eŭropo [6] ene de la humanisma fakultato en Amsterdamo.