Haut-Rhin | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Grand Est |
Numero | 68 |
Prefektejo | Colmar |
Subprefektejoj | Altkirch Guebwiller Mulhouse Ribeauvillé Thann |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Éric Straumann |
Prefekto | Pascal Lelarge |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 767 800 (2022) |
Areo | 3 525 km² |
Loĝdenso | 218 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 366 |
Haut-Rhin [oʁɛ̃] estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est. Ĝi etendiĝas sur 3 525,17 km2 kaj havas 758 723 loĝantojn. La ĉefurbo estas Colmar. Ĝia nomo signifas “alta Rejno”. La administra unuo kovras la sudan parton de la kultura regiono Alzaco, kies historia nomo estis Supra Alzaco. La adjektivo kontrastigas ĝin de la norda parto de Alzaco, kiu historie nomiĝis Suba Alzaco kaj en 1790 ricevis la departementan nomon Bas-Rhin, "malalta Rejno". En ambaŭ departementoj tradicie aparte parolatas la alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca), dialekto de la germana lingvo same parolata en Badeno, la sudokcidenta parto de Germanio kaj en la germanlingva parto de Svislando (tie ankaŭ nomata svisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.
La departemento tute enhavas 366 komunumojn.
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1].