Haute-Corse | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Korsiko |
Numero | 2B |
Prefektejo | Bastia |
Subprefektejoj | Calvi Corte/Corti |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 185 231 (2022) |
Areo | 4 666 km² |
Loĝdenso | 40 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 15 |
Komunumaroj | 11 |
Komunumoj | 236 |
Haute-Corse (jen france, korsike Cismonte, "ĉi-flanke de la montoj", esperante Alta Korsiko, fakte temas pri la norda duono de la mediteranea insulo) estas unu el la du departementoj de la insula franca regiono Korsiko. Tiu departemento etendiĝas sur la plej norda parto de la insulo (4 666 km2) kaj havas 170 974 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Bastia.
Haute-Corse havas landlimon kun la departemento Corse-du-Sud (Suda Korsiko). La departemento enhavas 236 komunumojn.