Heinrich Hlasiwetz (1825-1875) | ||
---|---|---|
Aŭstra kemiisto, apotekisto kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck.
| ||
Persona informo | ||
Heinrich Hlasiwetz | ||
Naskiĝo | 7-a de aprilo 1825[1] en Reichenberg, Aŭstro-Hungara Imperio, nuna Liberec, Ĉeĥa Respubliko | |
Morto | 7-a de oktobro 1875 en Vieno, Aŭstrio | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Universitato de Innsbruck Universitato de Jena Universitato de Prago Teknika Universitato de Vieno | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto profesoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Heinrich Hermann Christian Hlasiwetz (1825-1875) estis aŭstra ĉeĥo-devena apotekisto kaj kemiisto, kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck. Li estis lernanto de Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849), Heinrich Wilhelm Ferdinand Wackenroder (1798-1854) kaj Matthias Schleiden (1804-1881) la du lastaj en la Universitato de Jena. Li plenumis sennombrajn verkojn en la kampo de la organika kemio kaj fitokemio kaj estis asistanto de la aŭstra kemiisto Friedrich Rochleder (1819-1874), kaj Josef Redtenbacher (1810-1870) en la Universitato de Prago.