Herotenoro oni nomas specon de la tenorvoĉo. Herotenoroj havas pli „pezan“ , portivan voĉon ol ekz. lirika tenoro, ili kantas en la drama fako. Volumeno kaj rezisto de la herotenora voĉo estas gravaj por ĝia kvalito, tamen ankaŭ ĝia modulkapablo gravas.
La signifo de heroo ĉi tie tamen ne estas komprenenda kiel eco de heroa rolkaraktero, sed laŭsence de drama heroo, t.e. de la protagonisto. Kontraŭe al primadono, la "unua kantistino", la koresponda nomo primo uomo kvazaŭ formortis. La vorto Heldentenor [herotenoro] havis tian gravecon por Germanlingvaj operoj, ke ĝi eniris i.a. la Anglan, la Francan, la Rusan kaj Polan lingvojn.
La voĉspeco subdividiĝas je pluraj formoj, ekz. la Tenore Robusto, kiu en la granda romantika opero de (Wagner kaj ankaŭ de Verdi) kantas la dramegajn titolpartiojn, aŭ la Tenore di Forza, kies partioj ja ĝenerale estas lirikaj, sed postulas en la kulminoj de iliaj arioj brilan, eruptan voĉon.