Herzlija, laŭ pli esperanta ortografio Herclija aŭ laŭ angla ortografio Herzliya (/hɜːrtsəˈliːjə/; hebreeהֶרְצְלִיָּה [heʁts(e)liˈja];) estas urbo sur la centra marborda ebenaĵo de Israelo, en la norda parto de la Distrikto Tel-Avivo konata pro sia fortika aktivemo kaj entreprenema kulturo. En 2019 ĝi havis 97 470 loĝantojn.[1] Nomita laŭ Theodor Herzl [TEodo:r HERCL], nome fondinto de la moderna cionismo, Herzlija kovras areon de 21.6 kvadrataj kilometroj. Je ties okcidentaj municipaj limoj estas Herzlija Pituah, unu el la plej aktivaj kvartaloj de Israelo kaj hejmo de nombraj ambasadejoj, sidejoj de kompanioj kaj elstaraj israelaj negocistoj.