Hidrangeo aŭ hortensio[1] (Hydrangea) estas genro de arbustoj el la familio de hidrangeacoj. Ĝi havas dudek kvin speciojn, kiuj troviĝas en Norda kaj Suda Ameriko, Orienta kaj Sudorienta Azio.
↑PIV2 uzas la nomon hidrangeo por la genro kaj la nomon hortensio por la specio Hydrangea macrophylla, dum la malnova PIV uzas la nomon hortensio por la genro. Kiam oni parolas pri hortensio oni kutime parolas pri tiu specio, kaj ŝajnas utile diferencigi genron kaj specion per apartaj nomoj.