![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Hilociklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hylocichla mustelina (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hilociklo aŭ Kolumbia arbarturdo (ankaŭ nomata sufiĉe malprecize en angla Wood Thrush, tio estas Arbarturdo, kio povus taŭgi ankaŭ por dekoj da aliaj turdoj ĉar multegaj turdospecioj loĝas en arbaroj), Hylocichla mustelina aŭ Catharus mustelinus, estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas nordamerika paserina birdo. Ĝi estas tre rilata al aliaj turdoj kiaj la Migra turdo kaj estas amplekse distribua en Nordameriko, dum migras en Centrameriko kaj suda Meksiko. La Hilociklo estas la oficiala birdo de la Distrikto de Kolumbio.[1]
La Hilociklo estas mezgranda Turdo, kun brunaj supraj partoj kaj tre punktitaj blankaj subaj partoj. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto. La masklo havas unu el la plej belaj birdokantoj de Nordameriko.
La Hilociklo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin prefere el grundaj senvertebruloj kaj larvoj, sed ili manĝas ankaŭ fruktojn. Somere ili manĝas insektojn konstante por ĉiutaga metabolisma neceso. Ĝi estas solema, sed foje formas arojn de miksitaj specioj. La Hilociklo defendas teritorion kiu grandas el 800 al 28000 m². La Hilociklo estas monogama, kaj ties reprodukta sezono ekas printempe; ĉirkaŭ 50 % de ĉiuj paroj povas fari du ovodemetadojn, kiuj grandas el 2 al 4 idoj.[2]