La Hispana Enlanda Milito, nomita ankaŭ civila milito aŭ milito de Hispanio,[1][2][3][4] nomita en Hispanio simple kiel la milito, estis socia kaj politika konflikto (kiu rezultos en ekonomia krizo) kaj finfine enlandamilito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis pro la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco, nome la Frankisma Hispanio.
Ĝi eksplodiĝis post la parta malsukceso de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Post la blokado de la Ĝibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu, helpe de la rapida kunlaborado de la Nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio, translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo en la lastaj semajnoj de julio,[5][6] ekis enlanda milito kiu finos la 1an de aprilo 1939 pere de la lasta militinformo subskribita de Francisco Franco, deklarante lian venkon, post kio oni establis diktatorecon kiu daŭros ĝis post sia morto la 20an de novembro 1975.
La insurekcia flanko, kiu nomigis sin mem «nacia flanko», estis organizita ĉirkaŭ granda parto de la alta milita stabanaro, institucie dekomence de la Junto de Nacia Defendo, kiu estos poste anstataŭata post la nomumo de Francisco Franco kiel generalísimo kaj ŝtatestro (estro de registaro). Politike, ĝi estis integrita de la faŝisma Falango, la karlistoj, la monarkiistoj alfons-anaj de Renovación Española kaj granda parto de la voĉdonintoj de la CEDA, la Regionista Ligo kaj aliaj konservativaj grupoj. Socie ĝi estis apogita de tiuj klasoj al kiuj la venko en la balotado fare de la Popola Fronto sentigis la endanĝerigon de ilia privilegia pozicio; de la Katolika Eklezio, kiu sentis sin ĉikanita fare de la politiko de separo inter eklezio kaj ŝtato fare de la respublikaj instancoj, kiun la katolikoj konsideris kiel religia persekutado, ĉefe jam dum la milito mem, pro la certa kontraŭreligia agado fare de parto de la maldekstruloj ekde la komenco de la konflikto kaj de malgrandaj propietuloj timantaj pro «proletara revolucio». Kelkaj aŭtoroj konsideras ke la insurekciintoj estis apogitaj ankaŭ de nombraj kamparanoj (malpli laboristoj) de firmaj religiaj sentoj.[8]
Ambaŭ flankoj fifaris kaj akuzis sin unu la alian reciproke pro la fifaro de gravaj militkrimoj kaj en la fronto kaj en la ariergardojn, kiel mortpafado kaj de prizonuloj kaj de privatuloj kaŝe arestitaj, malaperigoj de personoj aŭ eksterleĝaj tribunaloj. La Frankisma Hispanio detale esploradis kaj akre kondamnis deliktajn (kaj nedeliktajn) farojn okazintajn en la respublika zono, kaj eĉ kreis la Causa General, nome speciala aparta juĝinstanco, ĉefe kun la celo ekhavi pli da informo por fari plian subpremadon, ĉio tio kun malabundaj juraj garantioj. Siaflanke, la deliktoj fare de la venkintoj aŭ kontraŭ la venkitoj neniam estis esploritaj aŭ juĝitaj dum la frankisma epoko aŭ poste, spite la fakton ke multaj historiistoj[9] kaj juristoj[10][11] asertas ke estis vera genocido en kiu, krom la nuligo de la institucia ordo, oni klopodis la eliminon de ĉia politika opozicio.
La konsekvencoj de la Hispana Enlanda Milito markis enorme la postan historion de Hispanio, pro escepte dramaj kaj longdaŭraj: tiom la demografio — mortindico kaj malaltigo de la naskindico kio markis la loĝantarpiramidon dum generacioj — kiom la materialaj kondiĉoj — detruo de urboj, de la ekonomia strukturo, de la arta heredaĵo —, la intelektularo — fino de la nomita Arĝentepoko de la hispanaj beletroj kaj sciencoj — la politiko — la subpremado en la ariegardo de ambaŭ zonoj, plufarita de la venkintoj pli malpli intense dum la Frankisma Hispanio, kaj la respublikana ekzilo —, kiuj plilongiĝis multe post la plilongigita postmilito, inklude la escepton geopolitikan de la pluekzisto de la diktatora reĝimo de Franco ĝis 1975, kaj de multaj el ties trajtoj (heredata monarkio, polico, jursistemo, katolika hegemonio ktp.) ĝis nuntempe.
↑«Entrevista a David Jorge: "La Guerra Civil debe conocerse como la Guerra de España. La elección del término no es casual".» Público. [1] Konsultita la 11an de februaro 2018.
↑Avilés Farré, Juan (1998). Las grandes potencias ante la guerra de España. Arco Libros. ISBN 84-7635-300-6.
↑Tusell, Javier; García Queipo de Llano, Genoveva (1993). El catolicismo mundial y la guerra de España. Biblioteca de Autores Cristianos. ISBN 84-7914-097-6.
↑Moradiellos, Enrique (2012). La guerra de España (1936-1939): estudios y controversias. Barcelona: RBA. ISBN 978-84-9006-328-6.
↑Santos Juliá, 1999, p. 118. «Fue desde luego lucha de clases por las armas, en la que alguien podía morir por cubrirse la cabeza con un sombrero o calzarse con alpargatas los pies, pero no fue en menor medida guerra de religión, de nacionalismos enfrentados, guerra entre dictadura militar y democracia republicana, entre revolución y contrarrevolución, entre fascismo y comunismo».
↑Malefakis, 2006, p. 24. «Aunque una parte de los militares iniciara la contienda, la guerra no puede definirse —como a veces sigue haciéndose— como la lucha de los militares —o del Ejército más un puñado de terratenientes ricos y jerarcas eclesiásticos— contra el resto de la sociedad. Sin el apoyo de muchos españoles -en especial de las clases medias y altas, pero también de las humildes: millones de pequeños propietarios y gente religiosa-, el alzamiento no se hubiera convertido en guerra civil, pese a la mayor eficacia militar con que los rebeldes contaban al principio».
↑'El genocidio franquista en Córdoba', El día de Córdoba, 17a de novembro 2008 [2] Alirita la 11a de februaro 2018.
↑"La dictadura de Franco fue fascista y genocida", El Plural, 19a de julio 2006 [3]. Alirita la 11a de februaro 2018.
↑«El último genocidio negado: 'Verdad, justicia y reparación' para las víctimas de todas las formas de genocidio», Nueva Tribuna, 2a de marto 2010 [4] Alirita la 11a de februaro 2018.