Holocena kalendaro

La holocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto de holocena erao (HE), ankaŭ nomata homa erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzata gregoria kalendaro.

La holocena kalendaro difinas kiel komencon de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2024 post Kristo (p. K.) estas jaro 12024 de Holocena Epoko (HE).

La sciencisto Cesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en 1993.

2024 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 2024
MMXXIV
Ab urbe condita 2777
Armena kalendaro 1473
ԹՎ ՌՆՀԳ
Bahaa kalendaro 180 – 181
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2079 – 2080
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) 1946 – 1947
 - Kalijugo 5125 – 5126
Budhisma kalendaro 2568
Ĉina kalendaro 4660 / 4720 –
4661 / 4721
癸卯 – 甲辰
Etiopa kalendaro 2016 – 2017
Franca respublika kalendaro 232 - 233
CCXXXII -CCXXXIII
Hebrea kalendaro 5784 – 5785
Holocena kalendaro 12024
Irana kalendaro 1402 – 1403
Islama kalendaro 1445 – 1446
 - Imperia jaro Kōki 2684
(皇紀2684年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 12024
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 4357
Tajlanda suna kalendaro 2567

Holocena kalendaro

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne