IJK 2020

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 2020
Loko Interreto
Ekde 10-a de julio 2020
Ĝis 18-a de julio 2020
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo
Oficiala retejo ijk2020.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr
Reklamo por IJK dum JES 2018-2019.

La 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020 interrete.[1] Ĝi okazis kadre de la Monda Festivalo de Esperanto.

Origine oni planis okazigon en Somereno, Nederlando, sed tio ŝanĝiĝis pro la kronvirusa pandemio.[1][2] 154 homoj aliĝis antaŭ la nuligo. En la fino 446 homoj aperis en la listo de aliĝintoj[3], 367 homoj pagis aŭ akceptiĝis senpage, kaj 316 homoj el 52 landoj ensalutis en la substraton[4]. La nuligitaj planoj por fizika IJK en Nederlando estos grandparte reuzataj por IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando.

En la sama jaro la 105-a Universala Kongreso de Esperanto okazus en Montrealo, Kanado, sed ankaŭ ĝi estis nuligita pro la kronvirusa pandemio[5], kaj alternativo okazis rete per la sama substrato.

  1. 1,0 1,1 IJK 2020 okazos nur en la reto. Libera Folio (2020-04-25). Alirita 2020-04-26 .
  2. IJK 2020 okazos en Nederlando. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (2019-01-15). Alirita 2019-01-15 .
  3. https://ijk2020.tejo.org/listo-de-aligintoj/
  4. https://ijk2020.tejo.org/statistiko/
  5. UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson. Libera Folio (2020-04-04). Alirita 2020-04-26 .

IJK 2020

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne