IJK 2022 | ||
---|---|---|
Loko | Westelbeers, Nederlando | |
Ekde | 20-a de aŭgusto 2022 | |
Ĝis | 27-a de aŭgusto 2022 | |
Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo | |
Oficiala retejo | ijk2022 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 20-a de aŭgusto ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en la grupgastejo De Roerdomp en Westelbeers, Nederlando.[1]
La kongreso estas kontinuaĵo de la planoj, kiujn la Nederlanda Esperanto-Junularo origine proponis por IJK 2019, kiuj estis akceptitaj por IJK 2020, sed devis esti nuligitaj pro la tiujara kronvirusa pandemio. En la sama jaro la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montrealo, Kanado.