Ibiko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ἲβυκος | ||
Naskiĝo | en Reggio di Calabria | |
Morto | en Korinto | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
Laborkampo | Liriko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ibiko (la 6-a jarcento a.K.) estis greka poeto. El lia verkaro konserviĝis nur kelkaj versoj el lirik-eposaj himnoj omaĝe al mitologiaj roluloj, kaj ankaŭ tre emociiva ĥorusa erota liriko, sed estas al li imputataj ankaŭ sep libroj da versoj. En sia kreado li epigonis poeton Stesichoroson, kaj en formo kaj en enhavo.
Malmulto estas konata ankaŭ pri lia vivo. Li devenis el Regioso, pli grandan parton de sia vivo li spertis sur insulo Samoso, kie li ĝisvivis relative altan aĝon. Legendon pri lia morto, laŭ kiu li estis survoje al Korinto murdita fare de rabistoj malkaŝitaj per svarmo de gruoj, prilaboris en unu de siaj baladoj Friedrich Schiller.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ibykos en la ĉeĥa Vikipedio.