Ignacy Jan PADEREWSKI (n. 18-an de novembro 1860 en Kurylovka (nun Курилівка, Kurilivka, en la distrikto Ĥmilnik kaj la Vinica provinco), Podolio, Rusa Imperio – m. la 29-an de junio 1941 en Nov-Jorko, Usono) estis pola pianisto, komponisto, kaj grava politikisto, kunkreinto de sendependeco de Pollando. En 1919 li estis pola ĉefministro. Estis ricevinto de la titolo Granda Kavaliro de la Ordeno de la Brita Imperio (1925) kaj de la franca Granda Kruco de Honora legio (1929).