Imidazolino | ||||
Plata kemia strukturo de la 2-Imidazolino | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Imidazolino | ||||
Plata kemia strukturo de la 3-Imidazolino | ||||
Plata kemia strukturo de la 4-Imidazolino | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 504-75-6 | |||
ChemSpider kodo | 61464 | |||
PubChem-kodo | 68156 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | likvaĵo aŭ solido | |||
Molmaso | 70.09314 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.15 g cm−3 | |||
Bolpunkto | 219.1 °C | |||
Refrakta indico | 1,5680[1] | |||
Ekflama temperaturo | 86.3 °C | |||
Acideco (pKa) | 5 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 50 mg/kg (buŝe)[2] | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R20/21/22 R34 R36/38 R41 R61 R63 | |||
Sekureco | S22 S26 S27 S36 S37 S39 S45 S53 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H360D | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P260, P280, P303+361+353, P305+351+338, P308+313 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Imidazolino aŭ duhidroimidazolo estas grupo da izomeroj kun dunitrogenhavaj nesaturitaj heterociklaj ringoj. La dunesaturitaj homologoj estas la imidazoloj kaj la tute saturitaj homologoj estas la imidazolidinoj.
La imidazolinaj derivaĵoj komerce uzatas en farmaciaĵoj kaj industriaĵoj kiel polimeraĵoj[3], surfaktantoj kaj purigaĵoj. Ili ankaŭ estis esploritaj en la kampo de la organika kemio, kunordiga kemio kaj homogena katalizo. Ĝi estas venenaĵo kaj kiam varmigita ĝi eligas toksajn nitrogenajn fumojn.
Multaj imidazoloj estas biologie aktivaj. Plejmulto el la bioaktivaj substancoj ligiĝas al arila kaj alkila grupo sur la karbono inter la du nitrogenatomoj. Multaj derivaĵoj de la imidazolinoj estas uzataj kiel antihipergiklemiaĵoj, antiinflamaĵoj, antihipertensiaĵoj, antihiperkolesterolemaĵoj kaj antideprimaĵoj. Ekzemple, la imidazolinhava drogo konata kiel klonidino estas uzata sola aŭ kombinita kun aliaj medikamentoj en la traktado de sangopremo, dismenoreo kaj hipertensiaj krizoj.
Cikla kvinmembra familio | ||||||||