Internacia Astronomia Unio | ||
---|---|---|
scienca organizaĵo internacia organizaĵo | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 48° 50′ 5″ N, 2° 20′ 7″ O (mapo)48.834792.33524Koordinatoj: 48° 50′ 5″ N, 2° 20′ 7″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Fondinto(j) | Benjamin Baillaud vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Teresa Lago (en) (2018–2021) vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | Laborgrupo de IAU pri Nomoj de Steloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | ne-registara organizaĵo | |
La Internacia Astronomia Unio aŭ Internacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, angle International Astronomical Union) estas internacia, neregistara astronomia tegmenta organizaĵo kiu kunigas naciajn astronomiajn asociojn, profesiajn esploristojn kaj astronomian entuziasmulojn el la tuta mondo. La celo de la asocio estas progresigi la sciencon de astronomio en ĉiuj ĝiaj aspektoj, per internacia kunlaboro kaj gvidado de la tutmonda kunordigo de astronomio. La agadoj de la organizaĵo inkludas edukon, komunikadon, esploradon kaj evoluon, publikaĵojn, aliron al la scienco de astronomio por la ĝenerala publiko per la establado de dediĉitaj oficejoj, iniciatado de projektoj, konferencoj kaj prelegoj.
La kerna agado de la IAU estas la organizaĵo de sciencaj renkontiĝoj. Ĉiun jaron la unuiĝo sponsoras naŭ internaciajn simpoziojn kaj ĉiujn tri jarojn, la unuiĝo okazigas ĝeneralan kunvenon kie ses simpozioj estas okazigitaj, proksimume 15 fokusrenkontiĝoj, kaj individuaj komercaj kaj sciencaj renkontiĝoj de la sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj. La asocio havas kvar partnerojn kaj reprezentantojn en tridek kvar internaciaj organizaĵoj [1]. Krome, ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Sciencoj, kiu unuigas sciencajn asocioj je diversaj niveloj en ĉiuj sociaj kaj natursciencoj [2]. Tiele, ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi. La kvar partneroj de la unuiĝo estas la jenaj: la Interuniversitata Centro por Astronomio kaj Astrofiziko (angle, Inter-University Centre for Astronomy and Astrophysics, IUCAA), Development in Africa with Radio Astronomy, kaj la Reĝa Societo por Astronomio (AN), kaj la Konsila Konsilio por la Spaca Generacio (AN). La Internacia Astronomia Unio havas strategian planon skizantan la kvin celojn de la organizaĵo por la jaroj 2020-2030 kaj la agadojn postulatajn por renkonti tiujn celojn [3]. La celoj estas: