Internacia Esperanto-Instituto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Internationaal Esperanto-Instituut | |||||
Zamenhof/Esperanto-objekto lernejo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 24-a de majo 1930 vd | ||||
Lando(j) | Nederlando vd | ||||
Sidejo | Andreo Cseh-Domo, Riouwstraat 172 en Hago, Nederlando | ||||
Situo | Hago | ||||
Tipo | Lingvo-instituto | ||||
Celo | a. progresigi la uzadon de la lingvo Esperanto kiel internacia komunikilo;
b. progresigi la konon de Esperanto; c. progresigi la instruadon de la lingvo Esperanto. | ||||
Fondinto(j) | Andreo Cseh • J. R. G. Isbrücker • Julia C. Isbrücker vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | fondaĵo en Nederlando | ||||
La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estas instituto, kiu zorgas pri la okazigo de Esperanto-kursoj specifike laŭ la Cseh-metodo. Ĝi havas plurajn diplomitajn Cseh-metodajn docentojn kaj okazigas ankaŭ seminariojn por eduki pliajn docentojn. Krome ĝi publikigas kaj vendas esperantlingvajn librojn, organizas kulturajn kunvenojn kaj evoluigas lingvistikan softvaron.