Iono | |
---|---|
![]() | |
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 421 800 km |
Periapsido – Apoapsido | 420 000 – 423 400 km |
Discentreco | 0,0041 |
Orbita inklinacio | 0,05°
|
Sidera periodo | 1,769 d |
Meza cirkulrapido | 17,334 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Satelito de Jupitero |
Ekvatora – Polusa diametro | 3660 × 3630,6 km |
Maso | 8,931 9×1022 kg |
Meza Denso | 3,528 g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | 1,79 m/s² |
Fuĝrapido | 2,558 km/s |
Rotacia periodo | 1,769 d |
Inklinacio de la rotacia akso | 0° |
Albedo | 0,63 |
Absoluta magnitudo | -1,6 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
130 K (ekster ardaj punktoj) |
Ĉefaj komponantoj |
sulfurdioksido kaj alioj (tre maldensa) |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Galilejo kaj Marius |
Malkovrinta dato | 7-a de januaro 1610 |
![]() | |
Iono, helene Ἰώ, latine Īō, Iōnis, estas luno de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la sunsistemo. Ĝia nomo venas el Iona, kiu estis amoratino de Jupitero. Ĝia plej evidenta koloro estas oranĝo.
Iono estas la plej proksima galileja satelito de Jupitero. Iono estas la trie plej granda luno ĉirkaŭ Jupitero, kiu havas pli ol 60 lunojn. Ĝi estas la kvare plej granda luno en la sunsistemo.
La itala sciencisto Galileo Galilei malkovris Ionon la 7-an de januaro 1610.