Iron Maiden | |
---|---|
Iron Maiden dum koncerto.
Maldekstre dekstren: Steve Harris, Dave Murray, Janick Gers kaj Adrian Smith. | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Londono, Anglio |
Ĝenroj | Metalroko[1][2][3] Nova Ondo de Brita Metalroko[1][2][4] |
Aktivaj jaroj | 1975 — nuntempo |
Eldoninto | EMI Sanctuary (parto de la branĉo BGM de Bertelsmann) Columbia (parto de Sony Music) Portrait (parto de Epic, poste de Columbia, nun de Sony Music) Capitol (parto de Universal) Epic (parto de Sony Music) CMC (parto de Sanctuary, nun de BGM de Bertelsmann) |
Parencaj temoj |
Trust |
Retejo | www.ironmaiden.com |
Iron Maiden (esperante Fera Damo aŭ Fera Fraŭlino) [ajen mejden] estas brita metalroka muzikgrupo, fondita en Londono en 1975[5] danke al basgitaristo Steve Harris. Oni konsideras la muzikgrupon kiel unu el la plej gravaj kaj influaj en metalroko[6] kaj, kune kun artistoj kiel Saxon (en vikidatumoj (d)), Angel Witch (d), Samson (d), Def Leppard (d) kaj Venom (d), kalkuliĝas parto de la muzika ĝenro Nova Ondo de Brita Metalroko,[7] al kies evoluo la grupo signife kontribuis.[8]
La grupo en 1980 publikigis ĝian debutan albumon, titolitan simple Iron Maiden, iĝante rapide unu el la plej reprezentantaj muzikgrupoj de la metalroko. Poste, samjare, Stratton estis anstataŭigita per la gitaristo Adrian Smith, kun kiu la grupo publikigis la sekvan albumon Killers (1981). Post la publikigo de la albumo, la kantisto Paul Di'Anno estis anstataŭigita per Bruce Dickinson, kun kiu la muzikgrupo publikigis, en 1982, The Number of the Beast, unu el la plej gravaj verkoj de la grupo.
La sekvan jaron Nicko McBrain anstataŭigis Clive Burr kiel frapinstrumentisto kaj la grupo publikigis Piece of Mind (1983), sekvata poste de Powerslave (1984). En 1986 Iron Maiden komencis uzi ankaŭ sintezilojn dum la registrado kaj publikigis la albumon Somewhere in Time.
La anaro ne ŝanĝiĝis ĝis la foriro de Adrian Smith dum la registrado de No Prayer for the Dying (1990) anstataŭigita poste per Janick Gers. La lasta albumo de Dickinson kiel kantisto estis Fear of the Dark (1992), kiu, la sekvan jaron, estis anstataŭigita per Blaze Bayley. Kun la nova kantisto la grupo publikigis la albumojn X Factor (1995) kaj Virtual XI (1998), kiuj ne estis sukcesaj.
Dickinson kaj Smith enigis la grupon en 1999 kaj, la sekvan jaron, nova albumo estis publikigita: Brave New World. Ĝia A Matter of Life and Death, publikigita en 2006, atingis la naŭan lokon en la klasifiko Billboard 200.