Iron Man | |
---|---|
fikcia homo • filma rolulo • rolulo en bildliteraturo • kiborgo en fikcio | |
Kreita de | Stan Lee Larry Lieber Don Heck Jack Kirby |
Verko | Tales of Suspense Avengers Iron Man Iron Man Iron Man Marvel vs. Capcom Marvel vs. Capcom: Infinite X-Men Legends II: Rise of Apocalypse Marvel vs. Capcom 2: New Age of Heroes |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | Homo |
Nacieco | Usono |
Ekipita per | Iron Man's armor |
Povoj |
|
Loĝloko | Longinsulo, Novjorko |
Edukejo | Masaĉuseca Instituto de Teknologio |
Okupo | Mekanika inĝeniero, CEO de Stark Industries, inventisto, filantropo, iama direktoro de S.H.I.E.L.D. |
Titolo | Ora Venĝanto, Kobalta Viro, genio, futurisma |
Familio | Howard Stark (patro; forpasita) Maria Stark (patrino; forpasita) Pepper Potts (edzino) |
Patro | Howard Stark |
Patrino | Maria Stark |
Malamikoj | Mandarin • Thanos • Titanium Man • MODOK • Ultron • Loki • Iron Monger • Hydra • Justin Hammer • Crimson Dynamo • Zeke Stane • Gremlin • Cobalt Man • Madame Masque |
Fero Viro (angle Iron Man), estas fikciulo, kiu aperas en la bildstrioj eldonitaj de la eldonisto Marvel Comics. Lia vera identenco estas tiu de aferisto kaj miliardulo Tony Stark, kiu uzas alt-teknikan kirason en la batalo kontraŭ krimo. Li estis kreita en 1963 fare de verkisto Stan Lee, scenaristo Larry Lieber, kaj desegnistoj Jack Kirby kaj Don Heck. La celo de lia kreinto, Stan Lee, estis akcepti la defion fari ke gravulo estu malamata kaj poste amata de la publiko, kreante tiel unu el la plej rimarkindaj superherooj de ĉiuj tempoj.
La unua publikigo estis en Tales of Suspense numero 39. De tiam li iĝis unu el la plej konataj gravuloj de Marvel, kiel membro de la teamo Avengers kaj adaptoj por karikaturoj kaj kino (en kiu li estis ludata fare de Robert Downey Jr.).