Ĉi tiu artikolo temas pri franca politikisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Chirac. |
Jacques René CHIRAC [ĵak rene ŝirak] (naskiĝis la 29-an de novembro 1932 en Parizo, mortis la 26-an de septembro 2019) estis franca politikisto, la franca prezidento de 1995 ĝis 2007, fondinto de la politika partio RPR. Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 2007, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.
Lia patro Abel François Chirac (1893-1968) estis bank-dungito. Li estis edziĝinta kaj patro de 2 filinoj (Laurence kaj Claude). Jacques Chirac studis en la Nacia Lernejo pri Administrado (france École Nationale d'Administration), do estis enarko.