Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jakobo (apartigilo) |
Jakobo | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Korano Genezo 25 Genezo 27 Genezo 28 Genezo 29 Genezo 30 Genezo 31 Genezo 32 Genezo 33 Genezo 34 Genezo 35 Genezo 36 Genezo 37 Genezo 42 Genezo 43 Genezo 45 Genezo 46 Genezo 47 Genezo 48 |
Informoj | |
Eble sama | Yakub • Jakobo en Islamo |
Sekso | vira |
Religio | sen valoro |
Okupo | ŝafisto |
Patro | Isaak |
Patrino | Rebeka |
Gefratoj | Esav |
Edzo/Edzino | Lea • Raĥel • Bilha • Zilpa |
Infanoj | Simeono • Jehuda • Isaĥar • Zebulun • Dina • Jozef • Benjamen • Aŝer • Naftali • Gad • Dan • Ruben • Levi |
Jakobo / Jaakov (hebree: יַעֲקֹב, norma hebrea: Yaʿaqov , tiberia hebrea: Yaʿăqōḇ) estas Biblia patriarko, prapatro de izraelidoj, kies filoj estis prapatroj de la 12 izraelaj triboj. Lia bopatro devigis lin servi dum multaj jaroj, antaŭ ol doni al li siajn filinojn Lean kaj Raĥelan kiel edzinojn. Post la naskiĝo de la unuaj dek unu filoj laŭ la biblio, li ricevis la nomon "Izrael" (Genezo 35:10 "Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.").
Izrael aŭ Jakobo havis sume 12 filojn:
La 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la Makabeoj estis Levidoj.
Krom en judismo kaj kristanismo, Jakobo ankaŭ estas grava persono en la Islamo kaj konsideriĝas unu el ties profetoj, en la Korano li menciiĝas je la nomo arabe يعقوب, Yaʿkūb.