Janusz Antoni LEWANDOWSKI [januŝ levandofski] (naskiĝis la 13-an de junio 1951 en Lublino) estas pola ekonomikisto kaj politikisto, kaj estis komisionano pri financoj en la dua Komisiono Barroso.
Li apartenas al la grupo de la liberaluloj de Gdansko, kaj estas ano de la Eŭropa Parlamento ekde la 13-a de junio 2004. Dum lia unua oficperiodo (ĝis 2009) li ankaŭ rolis kiel prezidanto de la Komisiono pri Buĝeto.
La 27-an de novembro 2009 li estis nomumita, kiel ano de la Eŭropa Popola Partio[1], Eŭropunia Komisionano pri Financa Programado kaj Buĝeto, kadre de la dua Komisiono Barroso; la nomumo ekvalidiĝos post aprobo fare de la Eŭropa Parlamento, antaŭvidita dum januaro 2010.[2]
De la jaro 2014 denove el la Civitana Platformo elektita por la Eŭropa Parlamento.
Janusz Lewandowski diplomitiĝis pri ekonomiko ĉe la Universitato de Gdansko; li doktoriĝis kaj plu deĵoris tie kiel prelegisto ĝis 1984. Li poste dungiĝis ĉe la Polaj Oceanaj Linioj (pole Polskie Linie Oceaniczne). Li estis prelegisto ĉe la Universitato Harvard kaj la estigisto de la Esplora Instituto pri Merkata Ekonomiko en Gdansko (pole Instytut Badań nad Gospodarką Rynkową w Gdańsku).
Li publikigis eseon pri elstaraj liberaluloj, kaj ankaŭ skribadas mallongajn artikolojn por pluraj gazetoj kaj ĵurnaloj, inter kiuj Rzeczpospolita, Gazeta Wyborcza, Parkiet, Polityka, Wprost kaj Newsweek.