Jean ZIEGLER (naskiĝis la 19-an de aprilo 1934 en Thun) estas iama profesoro de sociologio ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj la Sorbono, Parizo. Li estis parlamentano por la Socialdemokrata Partio de Svislando en la svisa federacia parlamento de 1981 al 1999.
Nomita de Svislando, li estis speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Malsato de 2000 ĝis aprilo 2008.[1]
La 26-an de marto 2008, li estis elektita por unu jaro en la konsila komitato de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ kontraŭstaroj de UN Watch li ricevis 40 el 47 voĉdonoj, do estis la unua el sep kandidatoj. Li estas ankaŭ membro de la konsilantaro de la organizo pri homaj rajtoj Business Crime Control.