Joan BAEZ (naskiĝis la 9-an de januaro 1941 en Staten-Insulo) estas usona popolmuzika soprano, kantaŭtoro kaj aktivulo. Dudek-jaraĝe ŝi komencis sian karieron, nun konsistantan el sesdek albumoj kun kantoj en ok lingvoj, interalie la angla kaj la hispana, kiujn ŝi regas.
Baez akiris la plej grandan parton de sia famo en la 1960-aj jaroj kiel popolkantisto kaj kiel aktivulo por pacismo. Ŝi estas fama pro sia alta kaj klara soprana voĉo kun tri oktavoj, kaj en siaj prezentoj ŝi akompanas sin per akustika gitaro. Kromnomita la popolmuzika reĝino pro sia sperteco aŭ la madono de malriĉuloj pro sia emo aludi sociajn temojn en siaj kantoj. Ŝi koncertis dum preskaŭ kvindek jaroj (kiel interalie en la rok-festivalo de Woodstock).
Ŝi adigis rilaton kun Bob Dylan ekde lia komenco kaj ankaŭ verkis por kaj prezentis multajn tekstojn interalie de The Beatles, Jackson Browne, Paul Simon, Leonard Cohen, The Rolling Stones, Stevie Wonder. En 1986 ŝi skribis membiografion titolitan Kun voĉo por kanti (And a voice to sing with). Nuntempe ŝi restas aktivisto por multaj helpemaj asocioj.
Baez estas socia aktivulo. En 1956 ŝi aŭdis paroladon de Martin Luther King pri neperforta lukto por homaj rajtoj kaj socia ŝanĝo, kiu tuŝis ŝin. Ili poste amikiĝis kaj tiutempe partoprenis manifestaciojn, kiujn King helpis organizi. Ŝi kontraŭis la Vjetnaman Militon kaj la mortopunon, traktis homajn rajtojn kaj rajtojn de GLAT-komunumo, ŝi montris simpation por Irano kaj mediaj bataloi, partoprenis la proteston kontraŭ la iraka milito.
En 1987 ŝi verkis membiografion titolitan And a voice to sing with (Kaj voĉon por kanti plu), en kiu ŝi rakontas la diversajn gravajn etapojn de sia vivo, inter ili la unuaj koncertoj de ŝia kariero, la fondiĝo de Amnesty International.