Johano de Luksemburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bohemio | |||||
Johano de Luksemburgo en la Chronicon aulae regiae, kreita 1305-1339 en la cisterciana monaĥejo en Zbraslav
| |||||
Persona informo | |||||
Jan Lucemburský Johann von Luxemburg Jang de Blannen, Jean vu Lëtzebuerg | |||||
Naskonomo | ĉeĥe Jan Lucemburský luksemburge: Jang de Blannen france Jean de Luxembourg, Jean l’Aveugle | ||||
Naskiĝo | la 10-an de aŭgusto 1296 en Luksemburgo | ||||
Morto | la 26-an de aŭgusto 1346 en Crécy, Francio | ||||
Mortis pro | Morto dum batalo vd | ||||
Tombo | Monaĥejo Altmünster, Luksemburgo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Luksemburgo | ||||
Patro | Henriko la 7-a | ||||
Patrino | Margareta de Brabanto | ||||
Gefratoj | Beatrico de Luksemburgo kaj Maria de Luksemburgo vd | ||||
Edz(in)o | 1. Elizabeto de Bohemio 2. Beatrice de Bourbon | ||||
Infanoj | - Margaret, dukino de Bavario - Jutta/Bonne de Luksemburgo - Karlo la 4-a, imperiestro - Johano Henriko, margrafo de Moravio - Anna, dukino de Aŭstrio - Venceslao, duko de Luksemburgo- Nikolao, patriarko de Aquileia | ||||
Parencoj | Karlo la 4-a de Francio (bofrato) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1311–1346 | ||||
Antaŭulo | Henriko de Karintio | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a | ||||
Margrafo de Moravio | |||||
Dum | 1311–1333 | ||||
Antaŭulo | Henriko de Karintio | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a | ||||
Grafo de Luksemburgo | |||||
Dum | 1313–1346 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 7-a, imperiestro, lia patro | ||||
Sekvanto | Karolo la 4-a, imperiestro, lia filo | ||||
Titulara reĝo de Pollando | |||||
Dum | 1311-1335 | ||||
Estro de garantiaĵo Ĥebio | |||||
Dum | 1322- | ||||
Feŭdestro de sileziaj princlandoj | |||||
Dum | 1327- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano de Luksemburgo, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296; mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 en Speyer edziĝis al Elizabeto de Bohemio, heredantino de la bohemia trono, kaj sekvajare fariĝis reĝo de Bohemio.
Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.
Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - en Batalo de Crécy kontraŭ angloj kaj tie estis mortigita.
Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Pollando, margrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.
Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta de Tirolo.