Sankta | ||
Johano el Matha | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean de Matha | ||
Naskiĝo | 23-an de junio 1160 en Faucon-de-Barcelonnette | |
Morto | 17-an de decembro 1213 (53-jaraĝa) en Romo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano el Matha, aŭ Sankta Johano el Matha, en la katolika eklezio kaj en la okcidenta historio famas pro sia iniciato, poste daŭrigita de liaj sekvantoj, por la liberigo de la kristanoj sklavigitaj de islamanoj de Nordafriko, kutime enprizonigitaj surmare kaj en eŭropaj teritorioj raziitaj. Lia karismo sukcesis rikolti monon elspezeblan por elaĉeti, en Nordafriko, kristanajn homojn kaj ilin revenigi al siaj landoj kaj familioj.