John Bonham | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1948 en Redditch | ||||
Morto | 25-an de septembro 1980 (32-jaraĝa) en Windsor | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | ||||
Mortis per | Asfiksio ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Deborah Bonham (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Jason Bonham (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | rock drummer (en) ![]() kantoverkisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1962–1980 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Henry "Bonzo" BONHAM (naskita la 31-an de majo 1948 en Redditch, Worcestershire - mortis la 25-an de septembro 1980 en Windsor, Berkshire) estis brita muzikisto. Kiel virtuozodrumristo, partopreninta en la muzikgrupo Led Zeppelin, dum kiu li iĝis unu el la plej grandaj kaj la plej influaj drumistoj en rok-muziko kaj en la moderna historio de muziko ĝenerale [1][2][3].
Li estis la drumisto por la brita rokmuzika grupo Led Zeppelin kaj daŭre estas konsiderita unu el la la plej influaj rok-drumistoj ĝis hodiaŭ. En 2005, brita revuo Classic Rock vicigis Bonham numero unu en sia listo de la plej grandaj rok-drumistoj de ĉiuj tempoj, same kiel en enketo de Rolling Stone en 2011, legantoj voĉdonis Bonham la "Plej bona drumisto de Ĉiuj Tempoj". En 2016, la redakcio de Rolling Stone publikigis liston de la 100 plej grandaj drumistoj de ĉiuj tempoj, sur kiuj li prenis la unuan lokon [4].
Fakuloj rimarkis la unikan potencon de lia ludado kaj senton de la interna energio de ritmo. Encyclopedia Britannica nomis Bonham "la ideala ekzemplo por ĉiuj ŝtonrokaj drumistoj kiuj sekvis liajn paŝojn" [5]. Post la morto de Bonham je 32-jaraĝa, Led Zeppelin dissolviĝis.