Joseph SMITH, Jr. aŭ Jozefo SMITO (23-a de decembro 1805 – 27-a de junio 1844) estis la fondinto kaj unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.
Smith naskiĝis en la urbo Sharon, subŝtato Vermont, Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dekjaraĝa, lia patro transloĝiĝis en Palmira-n (Novjorkio), pro tio, ke la vetero de Vermont ne donis sufiĉe longan kreskan sezonon por sukcese ricevigi la bezonatan rikoltaĵon.
Laŭ lia propra historio, post profunda preĝado, Dio la Patro kaj Jesuo Kristo montriĝis antaŭ li. Ili poste sendis anĝelon al li, kiu rakontis al li pri malnovaj, enfositaj oraj tabuloj, sur kiuj estis skribita la Libro de Mormono.
En 1830 li publikigis la Libron de Mormono kaj oficiale fondis la eklezion.
Dum lia estreco, pro persekuto, la eklezio forkuris el Nov-Jorkio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondis urbon en okcidenta Ilinojso, ĉe la bordo de la rivero Misisipo.
La 27-an de junio 1844, dum li estis en malliberejo (pro akuzoj kiuj estis laŭ li senbazaj), homamaso maskita per nigra farbo atakis la malliberejon kaj mortigis lin kaj lian fraton Hyrum.
Post lia morto lia sekvanto Brigham Young gvidis la mormonojn al Utaho.