Jud-kartvela lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
kartvela lingvo • judaj lingvoj | |
Parolata en | Kartvelio, Israelo, Novjorko (Usono) kaj alie |
Parolantoj | 85 000 |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 60 000 – 79 800 (vidu tekste) |
Skribo | hebrebaza alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | cau |
ISO 639-3 | jge |
Glottolog | jude1258 |
Angla nomo | Judaeo-Georgian |
Franca nomo | judéo-géorgien |
La jud-kartvela lingvo aŭ kartvele ყივრული, ankaŭ nomata Kivruli aŭ Qiwruli, estas la tradicia lingvo de la judoj de Kartvelio. Eblas konsideri ĝin dialekto de la kartvela lingvo, kun multaj hebreaj kaj arameaj pruntvortoj, sed malgraŭ tiuj vortoj nejudaj kartveloj povas relative bone kompreni ĝin. Temas pri la sola sudkaŭkaza juda lingvo. Ĝia statuso kiel malplimulta lingvo en Kartvelio estas temo de multaj debatoj.