Judeo[1] (hebreeיהודה, norme Jehuda; en la kojnea grekaΙουδαία, plene Ἐπαρχία Ιουδαίας, latineIudaea, ligite Iudæa, plene Provincia Iudaea) estis prefektujo, kun ĉefurbo Jerusalemo, de la romia provincoSyria kiu inkluzivis Judeon, Galileon, Samarion – proksimume do la nunan geografian Israelon – kaj Idumeon. Ĝi estis administrata de prokuroro[2], laŭleĝe elektita de la imperiestro, kun la kunlaborado de lokaj vasalaj reĝoj kaj de iuj religiaj kunlaboraj aŭtoritatoj.