Julia KRISTEVA (en bulgara: Юлия Кръстева; 24a de junio 1941) estas bulgar-franca filozofo, literaturkritikisto, semiotikisto, psikoanalizisto, feministo kaj pli ĵuse romanisto, kiu loĝis en Francio ekde mezo de la 1960-aj jaroj. Ŝi estas emerita profesoro en la Universitato Paris Diderot. Aŭtoro de pli ol 30 libroj, kiel Pouvoirs de l'horreur. Essai sur l'abjection, Histoires d'amour, Soleil noir. Dépression et mélancolie, Le Temps sensible. Proust et l'expérience littéraire, kaj la trilogio Le Génie féminin, ŝi ricevis premiojn kaj honorojn inter kiuj Honora legio, Ordeno de Merito, premioj Holberg kaj Hannah Arendt, kaj Vision 97 de la Fondumo Havel.
Kristeva estis influa en internacia kritika analizo, kulturaj sciencoj kaj feminismo post publikigi sian unuan libron, Semeiotikè, en 1969. Ŝia ampleksa verkaro inkludas librojn kaj eseojn kiuj temas pri interteksteco, semiotiko, kaj la koncepto de abjekto (tiel) aŭ abstino, en la fakoj lingvistiko, literatura teorio kaj kritikaro, psikoanalizo, biografio kaj membiografio, politika kaj kultura analizo, arto kaj arthistorio. Ŝi estas elstara figuro en strukturisma kaj poststrukturisma pensaro.
Kristeva estas ankaŭ la fondinto de la komitato por la Premio Simone de Beauvoir.[1]