Kanalo de la Faraonoj | |||
---|---|---|---|
kanalo ![]() | |||
Lando | Egiptio Aĥemenida Imperio Dudeksesa egipta dinastio ![]() | ||
Situo | Achaemenid Egypt | ||
Situo | |||
Geografia situo | 30° 33′ 37″ N, 31° 56′ 9″ O (mapo)30.56030331.935883Koordinatoj: 30° 33′ 37″ N, 31° 56′ 9″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Kanalo de la Faraonoj, nomata ankaŭ Antikva Sueza Kanalo aŭ Nekoa Kanalo estis kanalo konstruita en antikva epoko kiu ligis la Mediteraneon kaj Ruĝan Maron, analoge al nuna Sueza Kanalo.
Kompare al Sueza kanalo ĝi sekvas alian itineron, kaj ligas la riveron Nilo al la Ruĝa Maro tra Ŭadi Tumilat. La laboro ekis sub regado de Faraonoj. Laŭ la Suezaj Skribaĵoj kaj Herodoto, la unua malfermo de la kanalo okazis sub la persa reĝo Dario la 1-a,[1][2][3][4] sed postaj antikvaj aŭtoroj kiaj Aristotelo, Strabono, kaj Plinio la Maljuna plendas, ke li malsukcesis kompletigi la verkon.[5] Alia eblo estas ke ĝi estis finigita en la Ptolemea periodo sub Ptolemeo la 2-a, kiam grekaj inĝenieroj solvis la problemon superi la diferencon en alto danke al kluzoj.[6][7][8]