Kantabrio | |||
hispane Cantabria | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Aŭtonoma Komunumo Kantabrio hispane Comunidad Autónoma de Cantabria | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Montaro | Kantabra Montaro | ||
Najbaras kun | 4
| ||
Kelkaj urboj | 7
| ||
Ĉefurbo | Santandero | ||
Areo | 5 326 km² (532 600 ha) | ||
Loĝantaro | 584 507 loĝantoj (2021) | ||
Denseco | 110 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 11-a de januaro 1982 | ||
Gvidantaro | Registaro de Kantabrio | ||
Prezidanto | María José Sáenz de Buruaga (ekde 5-a de julio 2023) (Regionisma Partio de Kantabrio) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-CB | ||
Oficiala lingvo | hispana | ||
Situo de Kantabrio enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Cantabria | |||
Retpaĝo: www.cantabria.es | |||
Kantabrio aŭ Kantabrujo (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo en la nordo de Hispanio. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Kantabrio. Ties ĉefurbo kaj plej loĝata loko estas Santandero.
Kantabrio situas en la Kantabra Kornico, inter la samnomaj Kantabra Maro kaj Kantabra Montaro, laŭ nomo de antikva popolo kantabroj. Ĝi estas najbara al regionoj Asturio, Kastilio kaj Leono kaj Eŭskio. Ĝi estas mara kaj monta regiono kun oceana klimato tre influita de Atlantiko, kio estigas abundan plantaron.
Kantabrio estas arkeologie tre riĉa regiono kun prahistoria arto de Malfrua Paleolitiko. En la municipo Santillana del Mar estas la mondfama kaverno Altamira, kun prahomaj pentraĵoj de 37 000 antaŭ Kristo,[1] agnoskite de Unesko kiel Monda heredaĵo, kune de pliaj 9 kantabraj kavernoj.
La nuna provinco Kantabrio originis kiel fiksita ento la 28-an de julio 1778 en la Kunsidejo de Puente San Miguel.[2] [3] [4] [5] Per la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio, aprobita la 30-an de decembro 1981, Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo kaj akiris proprajn instituciojn por memregado.