Kantono Klark (Nevado) | |
Mapo | |
Situo en Nevado | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1-a de julio 1909 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Nevado |
Ĉefurbo | Lasvegaso |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
20 880 km² 20 480 km² 400 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
2 265 461 108 / km² |
Horzono: | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 |
Nomita laŭ: William A. Clark | |
Kantono Klark (angle Clark County) estas kantono en la usona ŝtato Nevado.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 2 265 461 loĝantoj sur areo de 20 880 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 108 loĝantoj/km² [1].
La administra centro situas en la urbo Lasvegaso kaj la kantono havas komunan limon kun kantono Lincoln, kantono Nye, kantono Inyo, kantono Sankt-Bernardeto kaj Mohave County. Ĝi situas en la ekstrema sudo de la ŝtato kaj ĝi limas al la kantono Lincoln norde kaj al la kantono Nye okcidente, ĝi ankaŭ limas al la ŝtatoj Kalifornio okcidente kaj sude kaj Arizono oriente.
Eĉ tiuj, kiuj loĝas en la kantono, ofte diras, ke ili loĝas en Lasvegaso, ne en Kantono Klark. Kun Lasvegaso kiel la plej granda grandurbo en la kantono, estas nature ke turismo estas la ĉefa industrio. La kantono havas 150,000 hotelajn kaj motelĉambrojn [2].
Creech Air Force Base kaj Nellis Air Force Base situas en Kantono Klark.