Kapan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Armenio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3301–3308 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 190 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 200 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 12′ N, 46° 25′ O (mapo)39.20111111111146.415Koordinatoj: 39° 12′ N, 46° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 910 m [+] | ||||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kapan [+] | |||||
Kapano (armene Կապան, Kapan) estas urbo en sudorienta Armenio, funkcianta kiel la administra centro de la urba komunumo de Kapan same kiel la provinca ĉefurbo de la provinco Sjuniko. La urbo oficiale nomiĝis Gapan ekde la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝis la sendependeco de Armenio kiam ĝi ricevis la nunan nomon, tiel rekuperante sian pli malnovan nomon. Ĝi situas en la valo de la rivero Vogĝi kaj estas sur la nordaj deklivoj de la monto Ĥustup. Laŭ la censo, (2011) la loĝantaro de Kapan estis 43,190, iometa malkresko de 45,711 en la censo en 2001.[1] Tamen la nuna loĝantaro de la urbo estas ĉirkaŭ 34 600 laŭ la oficiala pritakso de 2016. Kapan estas la plej loĝata urbo en la provinco Sjuniko same kiel la tuta regiono de suda Armenio. La urbo estis konata kiel Ghapan (armene: Ղափան) dum la sovetia periodo, derivita de sia historia nomo Kapan.
De la ĥalkolitika periodo pluen, kupraj ercoj eltiritaj de la areo estis prilaboritaj. La mezepoka urbo estis ĉirkaŭ 15 kilometrojn okcidente proksime al la fortikaĵo Baghaberd. Sub la regado de la persa dinastio de la kaĝaroj, la ekspluatado de metala erco komencis disvolvi la hodiaŭan urbon en la valo Vogĝi, kiu dum la sovetia periodo fariĝis centro de la minindustrio kaj la samnoma ĉefurbo.
La nuna urbo progresas kaj kreskas post la krizoj okazintaj dum la Milito en Montara Karabaĥo kaj ĝiaj konsekvencoj. La regiono allogas turistojn pro la pejzaĝoj, la mezepoka monaĥejo de la vilaĝo Tatev kaj pliiĝanta intereso pri ekoturismo. Ĝi gastigas plurajn regionajn edukajn kaj kulturajn instituciojn kaj du muzeojn.
Kapan iĝis pligrandigita komunumo en novembro 2012, unuigante la kamparajn komunumojn de la regiono. Situante en la sudoriento de la lando, 320 km sudoriente de Erevano, je alteco de 910 m, la konstanta loĝantaro draste malkreskadis senhalte. Kapan, kiel setlejo, estis menciita en armena historiografio ekde la fino de la 5-a jarcento p.K., kiel urbo ekde la fino de la 10-a jarcento. En la sovetia periodo ĝi ricevis la statuson de urbo de regiona sub-ento en 1938, en 1963 ricevis respublikan subordigon, ĝi estis la regiona centro de la regiono Ghapan.