Kapitulo (floraro)

Floraroj (el ReVo)1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Kapitulo (el la latina capitulum, kapeto) estas simpla nefinita floraro (infloresko) kun mallonga, ofte tre vasta florbazo, sur kiu sidiĝas la sentigaj floroj. Ĝi tipas la planta familio asteracoj, kiu antaŭ nomiĝis kompozitoj kiu signifas kunmetitoj. Kapitulo ofte similas unu sola floron, kvankam ĝi estas floraro (kiel Pseudanthium, greke: falsa floro). Kelkaj densaj kaj sferaj floraroj similaj kapitulojn ili vere estas grapolojn, kiel ĉe la trifolio, ili ne havas braktearon.

Skemo de kapitulo, kun floroj ĉe la supraĵo.

Plejofte, la kapituloj estas alcentraj (aŭ centripeta), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.

Krom la asteracoj, estas kapituloj en aliaj familioj:

La aranĝo de la floroj sur la florbazo sekvas la reguloj de la foliordo, en kiu videblas la Fibonaĉi sinsekvo.

Baze, estas braktearoj, kiuj similas sepalaron.

La kapitulo povas esti rigardata kiel umbelo kies la flortigoj estas tre mallongaj aŭ malaparitaj.


Kapitulo (floraro)

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne