Kario aŭ ankaŭ Caria (en luva lingvo: Karuwa, "dekliva lando"; en antikva greka: Καρία, Karia, turkeKarya) estis regiono de okcidenta Anatolio etende laŭlonge de la marbordo el mezo de Ionio (Mikale) sude al Likio kaj oriente al Frigio.[1] La Ionaj kaj Doraj Grekoj koloniigis ties okcidenton kaj kuniĝis kun la karia loĝantaro formante grek-hegemoniajn ŝtatojn tie. La loĝantoj de Kario, konataj kiel Karianoj, estis alvenintaj tie antaŭ la Grekoj. Ili estis priskribitaj de Herodoto kiel de Minoa praularo,[2] dum la Karianoj mem asertis ke ili estas loĝantoj el kontinenta Anatolio tre dediĉitaj al maragado kaj estis proksimaj al Misianoj kaj al Lidianoj.
↑Wikisource-logo.svg Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Caria". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press. [1] Alirita la 3an de Decewmbro 2016.