Kartuzio de Miraflores | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Kartuzio (1441–) nacia monumento de Hispanio ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Internacia gotika stilo vd | ||
Arkitekto | Juan de Colonia vd | ||
Estiĝo | 1441 | ||
Lando | Hispanio ![]() | ||
Situo | Burgoso | ||
Poŝtkodo | 09193 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 42° 20′ 17″ N, 3° 39′ 24″ U (mapo)42.338055555556-3.6566666666667Koordinatoj: 42° 20′ 17″ N, 3° 39′ 24″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Way of Saint James in the province of Burgos (en) ![]() ![]() | ||
Retejo | http://www.cartuja.org/ | ||
La Kartuzio de Miraflores estas katolika monaĥa ensemblo konstruita je 3 km de la centro de la urbo Burgoso, Kastilio-Leono, Hispanio, en la Parque Fuentes Blancas (Parko Blankaj Fontoj). Fondita en la jaro 1441 de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, danke al la donaco de la ĉasa palaco kiun la reĝo mem faris al la ordeno de Kartuzianoj, kie instaliĝis ĝis kiam la forbrulado en 1452 okazigis la detruon de la konstruaĵo. En 1453 oni decidis konstrui novan kompleton kiun oni konservas ĝis nun, kaj kiu estis intencita por esti la tombejo de la gepatroj de Izabela la Katolika, nome Johano la 2-a kaj Izabela de Portugalio, kiuj tie ripozas.
En ĝia konstruo laboris kelkaj el la plej bonaj arkitektoj, skulptistoj kaj pentristoj de la epoko, kiaj Simono de Kolonjo, Gil de Siloe, aŭ Pedro Berruguete, inter aliaj; tiel ĝi transformiĝis en unu el la kompletoj plej elstaraj de la gotika arto de la fino de la 15-a jarcento.
En 2010 oni faris laboron de reinstalado en la izabel-stila pordo de la enirejo al la Kartuzio. La kapeloj restaŭritaj aneksitaj al la ĉefa navo estas, hodiaŭ, interesa muzeo kun verkoj de la monaĥejo.