Klodvigo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Frankoj de Parizo | |||||
Persona informo | |||||
Chlodovechus Luduinus Clodovicus Ludovicus | |||||
Naskiĝo | 466 en nekonata valoro | ||||
Morto | 27-an de novembro 511 en Parizo, Franka imperio | ||||
Tombo | Abbey of St Genevieve (en) vd | ||||
Religio | ĝermana religio • kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Franka imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Merovidoj vd | ||||
Patro | Ĉilderiko la 1-a vd | ||||
Patrino | Basina de Turingio vd | ||||
Gefratoj | Audofleda (en) , Lanthilde (en) kaj Aboflede (en) vd | ||||
Edz(in)o | Klotildo (493–511) frankish princess (en) vd | ||||
Infanoj | Teoderiko la 1-a ( frankish princess (en) ) Ĉildeberto la 1-a ( Klotildo) Klotaro la 1-a ( Klotildo) Chlodomer (en) ( Klotildo) Ingomer (en) ( Klotildo) Klotildo ( Klotildo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KlodvigoPIV (aŭ kelkfoje ankaŭ "Kloviso"; en malnova franca lingvo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane Chlodwig aŭ Chlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia Imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.
Ni konas la reĝadon de Klodvigo danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.
Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Klodvigo. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliæ aŭ lustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alemanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko la 2-a. Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernaj esploroj ne kontraŭargumentis.
Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Klodvigo estas tiu-ĉi.
En 492 aŭ 493 li edziĝis kun Klotilda, burgunda princino, kiu konvertis lin al kristanismo kaj kiu iĝis sanktulino kelkajn jarojn post ŝia morto.
Li unuigis la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de influo de la episkopo de Reims sankta Remiĝo. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.
Ĉildeberto la 1-a (naskiĝis en 497 en Reims, mortis la 13-an de decembro 558 en Parizo) estis franka reĝo, unu el la kvar filoj de Klodvigo la 1-a.