Kloroetano | |||||
![]() | |||||
Plata kemia strukturo de la Kloroetano | |||||
![]() | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Kloroetano | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 75-00-3 | ||||
ChemSpider kodo | 6097 | ||||
PubChem-kodo | 6337 | ||||
Merck Index | 15,3837 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora, potence toksa, brulema gaso kun karakteriza tranĉe etera odoro | ||||
Molmaso | 64,512 g·mol−1 | ||||
Denseco | 0,921g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −138 °C | ||||
Bolpunkto | 12,3 °C | ||||
Refrakta indico | 1,3676[1] | ||||
Ekflama temperaturo | −43 °C[2] | ||||
Memsparka temperaturo | 510 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:5,7 g/L | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R12 R40 R52/53 | ||||
Sekureco | S9 S16 S33 S36 S37 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H220, H280, H315, H319, H336, H351, H370, H371, H372, H402, H412 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P302+352, P304+340, P305+351+338, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P377, P381, P403, P403+233, P405, P410+403, P501[3] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kloroetano aŭ C2H5Cl estas organika komponaĵo, rezultanta el kompleta interagado de etanolo kaj klorida acido, senkolora, potence toksa, alte brulema gaso kun karakteriza tranĉe etera aŭ dolĉeca odoro, uzata en kemiaj sintezoj kaj kiel reakciaĵo en laboratorioj. Ĝi uzatas en la produktado de plumba kvaretilo (iu benzina aldonaĵo), anesteziloj, insekticidoj, fridigado, kaj kiel solvanto por grasaĵoj, oleoj kaj ciroj.
Malgraŭ ke ĝi estas la malpli toksa el la klorhavaj hidrokarbonidoj, ĝi povas kaŭzi nelongedaŭran narkozon. Ĝi povas absorbiĝi per haŭto, okuloj kaj mukoza membrano. Ĝi estas milde toksa per ingestado. Akuta venenigo povas afekti hepaton, renojn, spirsistemon kaj koron.