Koagulado aŭ koaguliĝo estas la procezo per kiu la sango perdas sian likvecon kaj iĝas ĝelo, kiu siavice formas koagulon aŭ trombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino. La disordoj de la koagulado estas statoj de malsanoj kiuj povas okazigi spontanajn hemoragiojn, formadon de hematomoj aŭ ŝtopkoagulado (trombozo).[1]
La mekanismo de koagulado estas tre bone konservita tra la diversaj specioj en la biologio; en ĉiuj mamuloj, la koagulado postulas ĉelajn faktorojn (platetoj) kaj proteajn faktorojn (koagulfaktoroj).[2] La sistemo estis etende studita en homoj, specio en kiu ĝi estas plej bona komprenita.[3]