Kokkola | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo • urbo aŭ urba zono | |||||
| |||||
www.kokkola.fi | |||||
Provinco | Meza Ostrobotnio | ||||
Fondita | 1620 | ||||
Areo | 332,5 km² | ||||
Loĝantaro | 48 299 (2023) | ||||
Finnlingvaj | 81,2% | ||||
Svedlingvaj | 17,7% | ||||
Kokkola (en la sveda Karleby aŭ Gamlakarleby, "malnova Karola urbo") estas urbo kaj komunumo en provinco Meza Ostrobotnio en Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 48 299 loĝantoj sur areo de 1 446 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Halsua, Kalajoki, Kannus, Kaustinen, Kronoby, Lestijärvi, Larsmo kaj Toholampi. El la loĝantoj 81,2 % estas finnlingvaj kaj 17,7 % svedlingvaj. Antaŭe la relativa nombro de la svedlingvanoj estis multe pli granda. Kokkola estas la nura dulingva komunumo en sia provinco - ĉiuj aliaj komunumoj en Meza Ostrobotnio estas unulingvaj finnlingvaj.
Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Okcidenta Finnlando. La komunumo situas borde de la Botnia golfo. En la komunuma teritorio situas la lago Ullavanjärvi.