Valles Pasiegos | |
Lando | ![]() |
Provinco | Kantabrio |
Ĉefurbo | Santa María de Cayón |
Municipoj | 13 |
Areo | 599 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
26000 loĝ. 43,53 loĝ./km² |
![]() | |
Valles Pasiegos [BAljes paSJEgos] (Valoj de Pas) estas komarko en centrorienta Kantabrio (Hispanio). Ties nomo devenas de la rivero Pas, fluanta en ĝi. Ĝi limas norde kun la Komarko Santandero, sude kun Campoo-Los Valles kaj Las Merindades, provinco Burgoso, Kastilio kaj Leono, okcidente kun Komarko Besaya kaj oriente kun Asón-Agüera kaj Trasmiera.
En Kantabrio komarkoj ne havas proprajn sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, kaj tial komarko-divido restas pli kultura aŭ geografia ol administracia.