Konuroj (angle kaj france conure) estas netaksona grupo de malgrandaj kaj mezgrandaj papagoj kun mallonga korpo kaj relative longa vosto. Oni ĝenerale uzas tiun ĉi terminon por anoj de kelkaj genroj en familio de neotropisaj papagoj el subfamilio Arinae. Estiel nescienca termino, la vorto "konuro" estas plejparte uzata en birdobredada kulturo, sed ĝi jes aperas en sciencaj verkoj, aparte kiel parto de kutimaj nomoj de certaj genroj kaj specioj.[1]