Korniko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus corone Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivejo de la korniko
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La korniko aŭ nigra korniko (Corvus corone) estas korvo de la korveda birdofamilio. Iam oni konsideris la kornikon havi du diversajn variaĵojn laŭ koloro kaj geografio, laŭ kio PIV2 donas la nomon nigra korniko por Corvus corone corone kaj griza korniko por Corvus corone cornix, sed en la jaro 2002 oni levis la duan al la plena rango de specio; la etnolingvoj nun uzas la terminon korniko por corvus corone corone sen kvalifika adjektivo.
La korniko (Corvus corone) estas membro de la paserina ordo de birdoj kaj el la familio de korvedoj, kiu estas indiĝena de okcidenta Eŭropo kaj orienta Azio.