Korsika lingvo | |
Dialektoj de la korsa | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
italaj latinidaj lingvoj | |
Parolata en | Korsiko |
Parolantoj | 151 000 |
Denaskaj parolantoj | 100.000-400.000 |
Skribo | latina alfabeto |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Oficiala lingvo en Sardio kaj rekonigita lingvo en Korsiko |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | co |
ISO 639-2 | cos |
ISO 639-3 | cos |
Glottolog | cors1241 |
Angla nomo | Corsican |
Franca nomo | corse |
La korsika lingvo (a lingua corsa) estas latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko, kiun Francio entenas. La lingvo, kiu havas ĉ. 400.000 parolantojn, montras similecojn kun la sarda lingvo kaj la lingvo de Toskanio. Ĝi viglas en tiu insulo, kie ĝi kunvivas kun la franca lingvo, kaj iom en la nordo de Sardio. Malgraŭ la fakto ke la korsika popolo tre ligiĝas kun la lingvo, ĝi estas laŭ Unesko malaperiĝanta. Ĝi estas dividebla en du malsamajn dialektojn : la cismonticu (alinome cismontano, "ĉiflanke de la montoj"), en la nordo (la departemento Haute-Corse) kaj simile al la toskana lingvo, kaj la pumuntincu (alinome oltramontano), en la sudo, kaj logike pli proksima el la sarda lingvo.
La lingvo estas evidente la plej bona rimedo por malkovri la korsikan kulturon. La korsika estas cetere tre riĉa en proverboj kaj kantoj.