Kotonoha Amrilato | |
---|---|
Disvolvo | SukeraSparo |
Eldoninto | SukeraSparo |
Distribuo | MangaGamer |
Muziko | Kōichi Matsumoto |
Sekvita de | Itsuka no Memoraĵo ~Kotonoha Amrilato~ |
Platformo | Microsoft Windows |
Ĝenro | aminduma simulilo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | tuŝekrano |
Kotonoha Amrilato (japane: ことのはアムリラート) estas japana vidromana videoludo eldonita en 2017 de SukeraSparo. Ĝi estas romantika ludo kiu enhavas Esperanton, enlude nomata "Juliamo". Por antaŭeniri, ludantoj bezonas lerni Esperanton dum la ludado.[1] En 2019, la kreintoj eldonis sekvaĵon nomatan Itsuka no Memoraĵo.[2][3] En tiu sama jaro, traduko al la angla, nomata The Expression Amrilato estis eldonita.[4]
La Japana Esperanto-Instituto kunlaboris kun la produktanto SukeraSparo por traduki la japanajn frazojn al Esperanto.[5] Ankaŭ la firmaa nomo estas en Esperanto: sukera, "pro la dolĉeco de Esperanto" kaj sparo, fiŝspeco.[6] La japana Esperanto-kafejo SOJO enhavas afiŝon pri la ludo kun la skribaĵo "Juliamo parolata".[7] La kreantoj de la ludo partoprenis en la 66-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo kaj gastigis rondtablan diskuton pri la ludo.[8]